
Hieraŭ, mi, Katunda kaj Yaye renkontis esperantistinon Nelly, el DRK survoje al Brazilio, en la flughaveno O.R. Tambo en Johanesburgo. Ni atendis ĉe la alvenejo, kaj ni esperis ke la Esperanto-ĉemizoj, per kiuj Yaye kaj Katunda estis vestita, kaptos ŝiajn atenton. Tiel do okazis, kaj ŝi mem portis Esperantan karton. Ni kune manĝis kaj interŝanĝis donacojn. Ni poste iris al pli trankvila parto de la flughaveno por babili. Katunda kunprenis sian fotilon, kaj intervjuis s-anon Nelly dum kelkaj minutoj. Post interesa babilado, pri Esperanto en Kongio, kaj multaj aliaj temoj, ni akompanis ŝin al la enirejo de la internacia parto de la flughaveno, kie ni salutis. Espereble ni vidos ŝin denove, kiam ŝi revenos post unu aŭ eĉ du jaroj. Estis tre agrabla renkontiĝo, meze de tre laciga vojaĝo por ŝi.