BONVENONKaraj legantoj, Jen speciale por tiuj, kiuj plendis pri la mallongeco de la pasinta numero. | WELCOMEDear readers, This is especially for those who complained about the brevity of the last edition. |
RENKONTIĝojJulia renkontiĝo - Johanesburgo/Pretorio Kadre de la Johannesburg Esperanto Meetup Group (kunordigita pere de la retejo Meetup.com) okazis kuna renkontiĝo de Johannesburgaj kaj Pretoriaj Esperantistoj ĉe la kafejo Nino's en Rosebank. Entute partoprenis 8 personoj, inter kiuj 1 vizitanto el Durbano, 2 komencantoj el Pretorio, kaj nova vizaĝo el Johannesburgo,. Por la novulo, Hanno, estis la unua fojo renkonti kaj paroli kun aliaj Esperantistoj kvankam li mem lernis jam por iom da tempo. Komencanto Neill el Pretorio multe progresis post du semajnoj da lernado, kaj jam komencis skribi mesaĝojn en Esperanto. La kunveno sekvis la sabatmatenan kurson ĉe Magri's Language Institute. Ankaŭ la kursanoj Vusi kaj Jan espereble baldaŭ babilos Esperantlingve. | MEETINGSJuly meetup - Johannesburg/Pretoria As part of the Johannesburg Esperanto Meetup Group (coordinated using the website Meetup.com) a combined meeting of esperantists from Johannesburg and Pretoria took place at the coffee shop Nino's in Rosebank In total 8 people participated, including 1 visitor from Durban, 2 beginners from Pretoria and a new face from Johannesburg. For the newcomer, Hanno, it was the first time meeting and speaking with other Esperantists although he has been learning through self-study for some time. Beginner Neill from Pretoria has made a lot of progress after 2 weeks of study and has already started messaging in Esperanto. The meeting followed the Saturday-morning course at Magri's Language Institute. The students Vusi and Jan will also hopefully soon chat in Esperanto. |
Poemo - La dinosaŭro"Simurgo", esperantistino el Sudafriko, tradukis la suban poemon kaj ĝian enkondukon el la angla al Esperanto. Ŝi ĝin prezentas jene: "Je la deknaŭa jarcento, usonana paleontologo O.C. Marsh rimarkis grandan kanalon en koksa regiono de la mjelo de Stegosaŭro (dinosaŭro kiun li priskribis). Tiutempe, oni pensis ke tiu kanalo entenis eble duan cerbon, kiu helpis regi la malantaŭajn krurojn. Poste, oni konstatis ke ĝi fakte tute ne enhavis nervhiston. Sed intertempe, ĉi tiu ĉarma poemo de Bert Leston Taylor aperis (angle) en la "Chicago Tribune" je 1905." (klaku ĉi tie por legi la originalan artikolon en Smithsonian.com) La Dinosaŭro Bert L Taylor Esperantigis Simurgo 2016 Jen dinosaŭr' potenca, io Fama je prahistorio: Ne nur pro fortikec', aspekte Sed krome longeco, intelekte. Per tiuj restaĵoj rimarku, gravis Ke la ulo du cerbojn havis – Unu jen en la kapo (laŭ kutimo), Alia baze de la spino. El unua rezonis li “apriore”; Elpostaĵe aldonis li “aposteriore”. Neniu problemo ĝenis lin Li ĉe l’ kapo kaj l’ vosto ekprenis ĝin.1 Tiom li havis da saĝ’ kaj soleno Ke ĉiu penso plenigis kolumno de l’ spino, Se menso premigxis do iom severe Donis ĝi kelkajn ideojn pretere. Se io ne supre notiĝis atente Rekaptiĝis ĝi fundamente. Kaj se erarus li, ne gravus Postpenso tuj la ulon savus. Pripensinte dufoje antaŭ ol ion diri Neniun jugxon li devis retiri Tiel senkongeste ĝi povis senmanke Konsideri aferojn ambaŭflanke. Ho jen modela besto, klare, Mortinta jam dekmilionjare. | Poem - The Dinosaur "Simurgo", a South African Esperantist, translated the poem below and its introduction from English to Esperanto. She introduces it as follows: "In the nineteenth century, american paleontologist O.C. Marsh notice a big canal in the hip region of the spinal cord of the Stegosaurus (a dinosaur that he described). At the time, it was thought that that canal possibly contained a second brain, which helped control the hind legs. Later, it was realised that it, in fact, contained no nerve tissue at all. But in the meantime, this charming poem by Bert Leston Taylor appeared (in English) in the "Chicago Tribune" in 1905." (click here to read the original article on Smithsonian.com) The Dinosaur Bert L Taylor (Translated by Simurgo, 2016) Behold the mighty dinosaur Famous in prehistoric lore Not only for his power and strength But for his intellectual length. You will observe by these remains The creature had two sets of brains – One in his head (the usual place), The other at his spinal base. Thus he could reason “a priori” As well as “a posteriori”. No problem bothered him a bit He made both head and tail of it. So wise was he, so wise and solemn, Each thought filled just a spinal column, If one brain found the pressure strong It passed a few ideas along. If something slipped his forward mind ‘Twas rescued by the one behind. And if in error he was caught He had a saving afterthought. As he thought twice before he spoke He had no judgment to revoke. Thus he could think without congestion Upon both sides of every question. Oh gaze upon this model beast, Defunct ten million years at least. |
Julo en nordioKristnaskfesto en Julio... jen verkaĵo de Raita Pyhala, finnlanda Esperantisto. Julo – alia nomo de Kristnasko. La vorto Julo devenas de praĝermana lingvo, kie ĝi signifis vintromezan feston. En finna lingvo joulu estas Julo/kristnasko kaj juhla estas festo, en sveda lingvo jul signifas Kristnasko, en angla lingvo troviĝas la malnova nomo Yule. Mi uzas la Esperantan Julo-vorton por aludi al la nekristanaj radikoj de la vintromeza festo. Ĉiu familio kaj unuopulo havas sian ideon pri Julo, sed ankaŭ kelkaj komunaj naciaj trajtoj distingeblas. En Finnlando Julo povas esti pia aŭ ebria. Tio estas, ke dum unuj petolemas kaj drinkas ĝis ebriiĝo kaj familia perforto, aliaj serioze solenas la naskiĝon de Jesuo, legas evangelion, kantas religiajn kantojn hejme, vizitas meson aŭ spektas ĝin televide. La ekstremaĵojn mi ne priskribos pli detale. Mi provas rakonti pli ĝenerale, pli averaĝe, kvankam la averaĝo neniam vere ekzistas. Julo estas tre atendata, ofte idealigita festo, kiu helpas nordanojn elporti la ofte aĉan veteron kaj daŭran mankon de lumo. Verdire ĝi ne estas nur unu festo sed festosezono daŭranta de la komenco de decembro ĝis la dua semajno de januaro. La unua Advento (unua decembra dimanĉo) estas ĝia solena inaŭguro. Ĉiuj volas aŭdi kaj kanti la imponan Hosanan de la germana komponisto G.J. Vogler, en preĝejoj, radio, televido, lernejoj. Jam antaŭ tio enŝteliĝas multloken la komerca faceto: reklamoj, bazaroj, jula muziko kaj - en Finnlando – juletoj, kiuj estas gajaj eventoj kun kolegoj, samlernejanoj, geamikaro aŭ iu alia rondo. La programo konsistas el kunkantado, ludoj, bonaj manĝaĵoj/trinkaĵoj, donacetoj, dancado. En infanvartejoj la etuloj ŝategas vesti sin kiel koboldoj, anĝeloj kaj elfoj, ofte ili prezentas la kristnaskan evangelion aŭ kaj fabelteatraĵetojn.En Svedio la juletojn de plenkreskuloj eble anstataŭas restoraciaj manĝoj julbord, kie oni povas ĝui multajn tradiciajn julopladojn kaj gajan kompanion je pli malpli alta prezo. En Finnlando lernejoj kaj studejoj povas havi Julofeston, Piceofeston en la fino de la aŭtuna semestro. Por ĝi la stabo kaj lernantoj arde kunlaboras, sed nuntempe kelkaj enmigrintoj plendas pro la kristanaj programeroj. Altegaj lumigataj piceoj estas starigataj antaŭ publikaj konstruaĵoj, en placoj kaj preĝejoj. Ene en vendejoj kaj aliaj konstruaĵoj aperas malpli grandaj plastaj similaĵoj. (Abioj en Nordio ne nature kreskas. En Laponio oni uzas pinojn, se ne haveblas piceoj.) Ĝis tediĝo en vendejoj estas ludataj julokantoj, precipe gajaj internaciaj melodioj, kies plejparto devenas de Britio, Usono. Onidire origine finnaj julokantoj estas malgajaj, malrapidaj, plenaj de sopiro. Pli gajaj kantoj venis de Svedio. Kantoj venis ankaŭ de Germanio, kaj nur pli ĵuse de Francio kaj aliaj eŭropaj landoj. En finnaj preĝejoj oni okazigas kunkantadon nomatan La plej belaj julokantoj laŭ kajereto ĉiujare nova. En la kajereto troviĝas ĝirilo por kolekti monon por finna luterana (protestanta) misio, aŭ antaŭ ol eliri la kunkantintoj libervole lasas monon en iu ujo. Tiuj ĉi eventoj tre plaĉas al homoj, la preĝejoj plenplenas ripete, eĉ pli ol 20-foje dum decembro/frua januaro. En Nordio oni tre aprezas la julan lumigadon de stratoj, kortoj, parkoj, hejmaj kaj nehejmaj fenestroj. En Stokholmo la jula lumigado estas pli abunda kaj varia ol en Helsinko, sed ankaŭ kampare en ambaŭ landoj vilaĝoj kaj urbetoj plibeligas sin per elektraj steloj kaj girlandoj. La ĉefa strato de Helsinko, siatempe nomata laŭ la rusa caro Aleksandro, ĉiam levigas lumajn kaligrafiajn A-ojn super si. Tio estas nerompebla finna tradicio. Ĉe aliaj finnaj stratoj la dekoracio ŝanĝiĝas ĉiujare. En 2015 aperis grandaj oraj boacoj kaj arĝentaj piceoj ĉirkaŭ la finna nacia poeto J.L. Runeberg. En la stokholma placo Sergel oni tiajn de longe vidas. Tiel ni nordanoj luktas kontraŭ malhelo kaj deprimo ĉirkaŭ la vintra solstico. La 13a de decembro estas granda festotago precipe en Svedio. Tiam frumatene aperas Lucia, junulino portanta lumon, ĝojon, kuraĝigon, bonan kafon kun dolĉa safrane spicita bulko. La solenaĵon oni povas vidi televide. Ankaŭ en Finnlando svedlingvanoj havas longan tradicion de Lucia-festoj, sed finnlingvanoj unue opiniis, ke ili ne povas adopti tian svedaĵon. Nun tamen Lucia-tagon festas ankaŭ finnlingvanoj. La plej granda solenaĵo tiutage okazas vespere en la katedralo de Helsinko, kie la ”tutlanda” Lucia estas kronata. Ŝi kaj ŝia kunulinaro devas flue paroli kaj bele kanti en ambaŭ lingvoj. Ili havos multegajn bonfarajn kaj PR-taskojn post la festo. En televido oni montras la tutan feston en la svedlingva kanalo sed nur mallongan parton en la finnlingva kanalo. La plej grava festotago de la jaro por finnoj estas la 24a de decembro, kiu ankau en Svedio gravas, sed tie eble la junia festo Midsommar superas Julon. Posttagmeze 24.12. en Finnlando komenciĝas jula paco, jula trankvilo. La publika trafiko preskaŭ ĉesas, vendejoj fermiĝas. Homoj kolektiĝas en hejmoj. (Nur malbonŝanculoj ne sukcesas invitigi sin al iu familio aŭ rondo. Kelkaj homoj turismas eksterlande por eviti la premon ariĝi kaj festi familie, kelkaj stranguloj obstine restas solaj en siaj apartamentoj, ignorante Julon.) Antaŭ la 24.12 oni sendas milionojn da kartoj kaj mesaĝoj por deziri Hyvää joulua ja onnellista uutta vuotta, svede God Jul och Gott Nytt År. Oni telefonadas al foraj familianoj kaj al la plej karaj geamikoj. Oni vizitas tombejojn por ekbruligi kandelojn por forpasintaj karuloj. Ĉiel oni volas renodi rilatojn en sia parenca aŭ samideana amika rondo. La kutimo viziti tombejon kaj bruligi tie kandelon aŭ lanternon kristnaske pli vastas en Finnlando ol en Svedio, ĉar preskaŭ ĉiu finno perdis parencon aŭ amaton en la militoj 1939-1945. La mortintojn oni transportis de la fronto hejmen por enterigi ilin en la hejmloka tombejo. Ĝuinda parto de la 24a tago estas la julomanĝo. La pladoj iom diferencas en Svedio kaj Finnlando. Tradicie finnoj surtelerigas al si ŝinkon, boligitajn terpomojn, rosolli (kolora miksaĵo de pecigitaj malvarmaj karotoj kaj ruĝaj betoj), en forno longe bakitajn karotaĵon, brasiknapaĵon, terpomaĵon, hepat-rizaĵon (nomataj laatikko t.e. ”skatoloj”). Ofte haveblas ankaŭ salitaj spicita haringo kaj salmo/truto. Sur la sveda jultelero vidiĝas kolbasetoj, viandobuletoj, ŝinko, legomaĵoj. Antaŭe finnoj trinkis hejme faritan ŝaumantan duonbieron aŭ lakton, nun ankaŭ akvon, alkoholaĵojn. Svedoj havas tre dolĉan bierecan trinkaĵon julmust, ku iom similas al kokakolao. (Pardonon, svedoj, pro la komparo!) Nuntempe aperas novaj, alilandaj trinkaĵoj kaj pladoj, meleagro, oni ja volas ĉion provi. La mistikan ulon, kiu vespere la 24an portas donacojn al infanoj kaj plenkreskuloj, oni nomas Joulupukki en la finna, Tomte en la sveda kaj inter svedlingvaj finnoj Julgubbe aŭ Julbocken. Dum lia sopirata vizito ofte okazas, ke iu el la viraj ĉeestantoj forestas! Kelkajn familiojn vizitas alte kaj sekrete salajrata profesiulo. Ĉiuokaze li alparolas la infanojn, kantigas ilin, demandas, ĉu ĉiuj bone kondutis dum la jaro. Nun li estas ruĝe vestita kaj povas havi ruĝe vestitan koboldohelpanton kun si. Antaŭe liaj koloroj estis bruna/griza/nigra, li vestis sin per reversitaj peltaĵoj, vojaĝis de loko al loko en sledo tirata de ĉevalo. Ofte li surhavis maskon kaj endome plendis pro sia malbona vido, legigis al iu la nomojn sur la donacoj. En Finnlando oni imagis, ke li kun sia edzino kaj kobolda infanaro loĝas ĉe Orelmonto Korvatunturi, sed nun lia posteulo kun sia stabo loĝas proksime al la urbo Rovaniemi, allogante kaj amuzante turistojn je sia propra profito. Korvatunturi nun situas tro proksime al la rusa limo, tie oni ne plu rajtas loĝi. Danoj imagas, ke la donacema Julavo loĝas en Grenlando kaj svedoj verŝajne, ke li loĝas ie en norda Laponio. Antaŭ tre tre longe Julboko havis kornojn kiel virkapro – la tirbesto uzata de la skandinavia dio Tor, timiga kaj brua fortulo, dio de fekundeco kaj tondro. Kelkfoje kaj kelkloke vilaĝanojn post aŭ antaŭ Kristnasko perturbis aliaj ”bokoj”, viroj el la najbaraĵo postulantaj regaladon per frandaĵoj kaj alkoholaĵoj kaj timigante la tutan domanaron. Se ili venis ĉ. la 13a de januaro, oni en Finnlando nomis ilin Nuuttipukki, ĉar la 13a de jan. estas la nomtago de Knuto, iama dana reĝo. Ankoraŭ nun oni serĉe diras : Bona Tomaso (21.12) kunportas la Julon, malbona Knuto ĝin forportas. La hejman festoarbon oni serĉas en sia propra arbaro aŭ en la arbaro de parencoj aŭ amikoj, aŭ oni segas ĝin en kultivata jularbaro, antaŭpaginte la prezon. Tia ekskurseto ĉarmas infanojn kaj plenkreskulojn. Preskaŭ same plaĉas aĉetado ĉe iu subĉiela vendanto, kiu povas havi ankaŭ abiojn. La branĉoj de nature kreskinta piceo estas malpli densaj kaj fortaj ol tiuj de kultivitaj piceoj kaj abioj, ĉar la kultivisto dum 5 jaroj tondas la branĉopintojn por ke ili dividiĝu kaj plifortiĝu. La prezoj en Helsinko estas multoblaj kompare kun aliaj urb(et)oj. Oni dekoracias la piceon per hereditaj aŭ memfaritaj ornamaĵoj aŭ per suveniroj el vizititaj julobazaroj. Sur la pinton kaj svedoj kaj finnoj metas stelon. Malmultaj homoj uzas verajn ”vivantajn” stearinkandeletojn, la elektraj ja estas pli sekuraj. La picea odoro, kandela lumo, tradicioj kaj memoroj kreas la nordian juloetoson. | nordic YuleChristmas in July... here is an article by Finnish Esperantist Raita Pyhala. Yule – another name for Christmas. The word Yule derives from an ancient Germanic language, where it means a mid-winter festival. In Finnish, joulo is Yule/Christmas and juhla is festival, in Swedish jul means Christmas, in English the old name Yule is found. I use the Esperanto word "Julo" to allude to the non-Christian origin of the mid-winter festival. Each family and individual has their own idea about (nordic) Yule, but a few common national traits can be distinguished. In Finland Yule can be pious or rowdy. That is, while some are mischievous and drink to the point of intoxication and domestic violence, other seriously celebrate the birth of Jesus, read the Gospel, sing carols at home, attend Mass or watch it on TV. I will not describe the extremes in more detail. I am trying to give a more general account, more average, although the average never really exists. Yule is an eagerly awaited, often idealised festival, which helps the population to endure the frequently awful weather and continuous lack of light. In truth it is not just one festival but a festive season lasting from the beginning of December until the second week of January. The first Advent (first Sunday of December) is its official start. Everyone wants to listen to and sing the magnificent Hosanna by the German composer G.J. Vogler, in churches, on radio, television, in schools. Prior to that, in many places, the commercial aspect has already crept in: advertisements, shops, Christmas music and - in Finnland - Yulettes, which are cheerful events with colleagues, fellow students, friends or some other circle. The programme consists of singing, games, good food/drink, small gifts, dancing. In créches the little ones adore dressing up like gnomes, angels and elves, often they perform nativity plays or fables. In Sweden the adult Yulettes are replaced by the restaurant meals called julbord, where one can enjoy many traditional Yuletide dishes and cheerful company at a rather costly price. In Finland schools and institutions can have a Yuletide festival, the Spruce festival at the end of the autumn semester. For this the staff and students work together passionately, but nowadays some immigrants complain about the Christian content. Very tall illuminated spruce trees are erected in front of public buildings, in squares and churches. Inside shops and other buildings smaller plastic imitations are displayed. (Fir trees do not occur naturally in Nordic countries. In Lapland pine trees are used, if spruce trees are not available). In shops Christmas songs are played to the point of boredom, mainly cheerful international melodies, mostly from Britain, USA. They say that original Finnish Yule songs are dreary, slow and full of yearning. Merrier tunes came from Sweden. Songs also came from Germany, and only more recently from France and other European countries. In Finnish churches they sing "The most beautiful Christmas songs" using a booklet of songs updated every year. In the booklet there is a form to collect money for the Finnish Lutheran (protestant) mission, or before leaving the singers voluntarily leave money in some container. These events are really popular, the churches are repeatedly filled to capacity, even more than 20 times during December/early January. In Nordic countries they highly value the Christmas lights in streets, courtyards, parks, and windows of homes and buildings. In Stockholm the Christmas lights are more abundant and varied than in Helsinki, but in both countries also rural villages and towns adorn themselves using electric stars and wreaths. The main street of Helsinki, then named after the Russian tsar Alexander, always has illuminated calligraphic A's raised above it. That is an unbreakable Finnish tradition. In other Finnish streats the decorations are changed each year. In 2015 big golden reindeer and silver spruces were displayed near the (statue of) Finnish national poet J.L. Runeberg. In Sergel Square in Stockholm these kind of decorations have been seen for a long time. So we Nordics struggle against darkness and depression around the Winter solstice. The 13th of December is a big day of celebration, mainly in Sweden. Then, early in the morning, Lucy appears carrying light, joy, encouragement, good coffee with sweet saffron-spiced buns. The celebration can be seen on television. In Finland too, Swedish-speaking Finns have a long tradition of the Feast of Saint Lucy, but Finnish-speakers thought at first that they can not adopt such a Swedish thing. Now however Saint Lucy's day is celebrated by Finnish-speaking Finns too. The biggest celebration of that day takes place in the evening in the Helsinki cathedral, where the "national" Lucy is crowned. She and her procession have to speak fluently, and sing beautifully in both languages. They will have many charity and PR tasks after the festival. The whole festival is shown on TV on the Swedish channel, but only a short part on the Finnish channel. The most important day of celebration of the year for Finnish people is the 24th of December, which is also important in Sweden, but there the June festival Midsommar possibly supercedes Yule. On the afternoon of the 24th a Yuletide peace, Yuletide calm starts in Finland. Public transport almost ceases, shops close. People gather in their homes. (Only unlucky people fail to get themselves invited to some family or circle. Some people take a holiday abroad to avoid the pressure of gathering and celebrating with family, some strange people stubbornly stay alone in their apartments, ignoring Yule.) Before the 24th, milions of cards and messages are sent wishing Hyvää joulua ja onnellista uutta vuotta, in Swedish God Jul och Gott Nytt År . People call faraway relatives and dearest friends. People visit graves to light candles for their dearly departed. In every way people want to rebind relations in their circle of relatives and friends. The custom of visiting graves and lighting a candle or lantern there at Christmas is more wide-spread in Finnland than in Sweden, because almost every Finn lost a parent or loved one in the wars from 1939-1945. The deceased were transported from the front to be buried close to home. An enjoyable part of the 24th is the Yule meal. The dishes differ somewhat in Sweden and Finland. Traditionally the Finnish plate up ham, boiled potatoes, rosolli (colourful mix of chopped cold carrots and red beets), carrots baked in the oven, turnips, potatoes, a dish made from liver and rice (called laatikko, i.e. "boxes"). Often salted, spiced herring and salmon/trout is available. On the Swedish Yule-plate the can be seen: small sausages, meat balls, ham, vegetables. Previously Finns drank home-made foaming half-beer or milk, now also water and alcoholic beverages. Swedes have a very sweet beer-like drink julmust, which is somewhat similar to Coca-Cola (Pardon me swedes, for the comparison!) Nowadays new, foreign drinks and dishes, turkey, appear, people do indeed want to try everything. The mystical guy, who on the evening of the 24th brings gifts to children and adults, is named Joulupukki in Finnish, Tomte in Swedish and amongst Swedish-speaking Finns Julgubbe or Julbocken. During his much awaited visit it often happens, that one of the attending males is away! Some families are visited by a highly and secretly paid professional. In any event, he speaks to the children, makes them sing, asks whether everyone had behaved themselves during the year. Now he is dressed in red and can have a gnome-assistant, also dressed in red, with him. Previously his colours were brown/grey/black, he wore pelts turned inside-out, travelled from place to place in a horse-drawn sleigh. He often wore a mask and indoors complained about his bad eye-sight, made someone read the names on the gifts. In Finland one imagines that he lives at Ear Mountain Korvatunturi together with wife and gnome children, but now his successor and his staff live close to the town Rovaniemi, attracting and amusing turists for his own profit. Korvatunturi is now situated too close to the russian border, there one may no longer live. The Danish imagine, that the giving Father Christmas lives in Greenland and the Swedish, probably, that he lives somewhere in northern Lapland. Very very long ago Julboko had horns like a ram - the draught animal used by the scandinavian god Thor, a frightning, noisy and strong, god of fertility and thunder. Sometimes and in some places other "rams" bothered villagers after or before Christmas, men from the neighbourhood demanding to be treated to delicacies and alcohol and frightening the entire household. If they came around the 13th of January, people in Finland called them Nuuttipukki, because the 13th of Jan is the name-day of Canute, once a Danish king. We still say jokingly: "Good Thomas (21 Dec) brought the Yule, bad Canuto carries it away." People look for the home festive tree in their own forests or that of relatives or friends or they are cut down in a cultivated Yule-forest, having paid the price in advance. Almost as pleasent is buying from an outdoors vendor, which can also have pine trees. The branches of a spruce tree grown naturally are less dense and less strong than those of cultivated spruce and pine trees, because the cultivator trims the tips of the branches for 5 years so that they divide and become stronger. Prices in Helsinki are much greater compared to other towns and villages. The spruce tree is decorated with hairloom or homemade ornaments or with souveniers from Christmas markets. |